Bio
Plejparte mi tradukas verkidojn esperanten. Ne plej bonajn verkidojn kaj ne plej bone tradukas — ho, tion mi plene konscias.
Mi elektis tiun ĉi vojon, ĉar mi estis tro senvola por forlasi la Reton por ĉiam, tamen, malgraŭ mia malsaĝeco kaj malboneco, komprenis, ke mia restado en la rusa aŭ angla parto de ĝi ne estas allasebla. Se vi estas unu el tiuj, kiujn vundas mia iaforma ĉeesto, — bonvolu sciigi min, kaj mi forigos tiun ĉi konton. Diference de aliaj homoj, kiuj iam bezonis forigi siajn kontojn kaŭze de mi, nenion valoran mi malaperigos, kiam tio okazos.(Pro tiu sama kialo mi esperas, ke nek miaj verkoj aŭ tradukoj nek mi estos eĉ menciitaj almenaŭ ruse aŭ angle. Se tio koncernus nur min, mi permesus uzi ĉiujn ĉi tekstojn iel ajn. Kaj mi permesas uzi ilin iel ajn — escepte de supremenciita postulo)
Ĉiaj komentoj kaj aliaj reagoj estas bonvenaj (kaj bonvena estas Ilia malesto), sed bonvolu antaŭscii, ke ne ĉia via ago sekvigas ĝustan reagon de mi. Tie, kie reala verkisto aŭ tradukisto penos plibonigi siajn tekstojn, mi faros nur tion, kio por mi estas facila kaj plezura (forigo de eraretoj, ekzemple, kutime estas facila kaj plezura).
Kaj mesaĝo al tiuj, kiuj ankoraŭ ne havis la malfeliĉon koni min bone: se vi rimarkas en miaj agoj ion, kio povus signifi, ke mi taksus vian helpon malalta, aŭ vian stilon de komunikado — malĝentila, aŭ viajn verkojn — malbonaj, — bonvolu ne konsideri tian signifon! Ĉar praktike ne estas ŝanco, ke la problemo ne estus mi — tiu, kiu ne sukcesadis trovi bonajn vortojn, eĉ kiam de tio dependis homa vivo...
(Mi ĉe MiaVivo: https://www.miavivo.net/profilo/kadavraverkisto/. Mi ĉe Tumblr.com: ĉefa konto, konto por reblogaĵoj pri «Good Omens»)
