Actions

Work Header

Rating:
Archive Warning:
Category:
Fandom:
Characters:
Additional Tags:
Language:
Esperanto
Stats:
Published:
2022-03-01
Words:
122
Chapters:
1/1
Kudos:
2
Hits:
27

Respondoj

Summary:

Homoj faras demandojn al Sebastiano, sed ĉu ili volas aŭdi respondojn?

Notes:

Unu el la unuaj aĵoj, kiujn mi verkis Esperante. Here be dragons!

Work Text:

Al homoj plaĉas fari demandojn.
«Kio vi estas?» demandas Azuro.
«Nenian piĵamon? Do kion vi surhavas kiam vi dormas? Kial?» interrompas unu alian la servistoj.
«Ĉu ankaŭ vi estis oferota?» scivolas Verda Sorĉistino.
Nur demona elturniĝemo sufiĉas por respondi ĉiujn. Elturniĝemo kaj tio, ke al homoj plaĉas ankaŭ trovi respondon mem.
«Dungomurdisto? Ex-elitsoldulo?» konjektas la mafiano, ne kredonta ion ekster siaj konjektoj.
«Ehe, ĉiuj droniĝis kun la ŝipo, ĉu?» kompreneme supozas Baldrojo.
«Ne, ne respondu. Mi ne devigos vin paroli pri io tiel tragika», interrompas lin la knabino antaŭ ol li elparolas.

Eble unu tagon lia mastro demandos: «Kion ni faros nun?»
Respondante mem: «Ha, vi prenos mian animon, nu certe».
Kaj li kutime konformiĝos, genufleksinte antaŭ ilia komuna ŝako kaj mato.