Actions

Work Header

Rating:
Archive Warning:
Category:
Fandom:
Character:
Additional Tags:
Language:
Esperanto
Stats:
Published:
2022-03-01
Words:
100
Chapters:
1/1
Kudos:
2
Hits:
28

Foje...

Summary:

Sielo imagadas sian finon.

Notes:

Unu el la unuaj aĵoj, kiujn mi verkis Esperante. Here be dragons!

Work Text:

Foje li imagas sin venkanta ĉiujn, ĉion, eĉ faton mem, trompanta la demonon, ĵetanta lin en la komunan amason da ŝakpecoj sub sia trono.
Foje li imagas sin malgajnanta, perfidita de ĉiuj, eĉ de si, peteganta saviĝon, almenaŭ prokraston, nur malpliigante ies tolero — mizeraĉa finalo!
Foje li imagas ion noblan kaj malsaĝan, en tiuj fantazioj li povas, ĉe la limo de ruiniĝo, doni al la malsatanta demono lian merititan pagon kun lasta ordono: fini la aferon por li.

Li rigardas sin en spegulo, vane divenante, kio estas rakontonta pri tiu ĉi heroo, timante ke li ne povos konvenigi la finadon.