Actions

Work Header

Tradiciemulo

Summary:

Sielo absolute ne fidas sian demonon, Sebastiano provas fariĝi aliancano kaj akiri lian konfidon. Laŭ mendo.

Notes:

(See the end of the work for notes.)

Work Text:

Kion ajn pensas homoj mem, sed fari kontrakton kun karnulo — tio estas nur duontasko. Fari kontrakton kun konsternita de teruro oferbebo — eĉ ne nomindas duono, honestedire. Ĉu multe kostas animo, kiu unuavice soifas savon? Se demono volas fari sian aferon ne nur formale, sed kiel decas, li devas plifirmigi la ligon inter la homo kaj si per io malpli materia sed pli esenca, ol unu aŭ du sigeloj.

Tiu ĉi demono preferis ĉion fari kiel decas.

La tradicioj estis sugestantaj, ke la kontraktanton necesas aŭ timigi, aŭ delogi. Sed penso pri timigo de homido, ĵus pasinta pereon de parencoj, turmentadon kaj preskaŭ okazintan mortigon, estis malsupera al lia digno (penso pri tio, ke homidon, ĵus pasintan ĉion ĉi tion, timigi povas evidentiĝi ne tiom facile, aŭ eĉ tute maleble, la demonon ne trafis). Restis delogo — ho, ne en la ĉiutaga signifo, kompreneble. Ne tiel ke al li malplaĉus pensi tiusignife pri dekjaraĝa knabo — la aĝo kaj sekso de viktimo ludis por li nenian rolon (ankaŭ ne malgrandigante la enuon de la procezo), sed ĉi-rilate al li malmankis racieco por dubi, ke la knabo mem hastus pensi tiusignife pri li, aparte nun. Havante sufiĉe malklaran konon pri rapido de seksmaturiĝo de homoj, kaj ankaŭ pri la aĝo de sia nova mastro, li simple rigardis ĉi tiun etan kolerigitan estaĵon, suspiris kaj deĵetis ĉi tiun varianton — se ne por ĉiam, tiam almenaŭ por longe.

Sed ekzistis ankaŭ aliaj, pli malkrudaj specoj de delogo. Kaj, aŭskultinte la tri kontraktkondiĉojn (diable severajn kontraktkondiĉojn, direndas), la demono mense diris: «Aha!»

Do la knabo deziris almenaŭ de li ne vidi mensogon kaj perfidon? Nu, tute nature: homoj ja ade trompas. Komence ili diras multe da belaj vortoj, kaj poste trapikas onin per ponardo, aŭ ĵetaĉas en malpuran kaĝon, aŭ eĉ mortas, ne ĝisatendinte onian plenaĝiĝon — kia malĝentilaĵo! Kaj se tamen iu bezonas eltrovi en la universo almenaŭ ion fidindan, tio tute povas esti li. Potenca demono kun mense enskribita en imagan notlibreton sola linio:«Akiri konfidon».

Forturnu vin de ĉi tiu absurda, malfidela, kruela mondo. Rigardu min. Mi kondukos vin en la fabelon. Mi konstruos por vi miraklan palacon, kie ĉiu via deziro efektiviĝos pli frue ol vi mem havis tempon al ĝi veni. La vivlegoj, unufoje perfidintaj vin, jam ne havos super vi povon, ĉar ili ne havas povon super mi. Ĉu vi vidas?..

La kontraktinto responde nur malkontente eksiblis inter dentoj, ĉikanis la temperaturon de la akvo kaj la salecon de la manĝaĵoj kaj postulis ĉesi elmontradi sin per mirakloj.

***

Morne foliumante homajn kuirlibrojn (kiu idioto elpensis elĵeti gravajn punktojn, imaginte ilin memkompreneblaj, kaj anstataŭ difinitaj instrukcioj skribi la suferigan «aldoni laŭguste»?), la demono serioze estis meditanta, ĉu li ne ŝanĝu la aliron. Sed, kvazaŭ fatale, en unu el la notoj neatendite troviĝis interpreto de termino, kian li jam semajnon vane serĉis en pli taŭgaj por ĉi tio sekcioj, kaj la pesimismo por iom da tempo retretis. Nesufiĉe por ankoraŭ unu «Aha», sed sufiĉe por «Kaj kio do?»

Ĉiuflanke, li mem elektis nome ĉi tiun maskon. Kio li estos, se li ne povos respondeci pri siaj vortoj? Ho, ĝuste ne iu fidinda. Sed, feliĉe, se iu en la universo kapablas kontentigi ajnan postulon, tio estas li. La potenca demono kun imaga notlibreto.

Jes, via mondo ne estas fabelo, mia eta lordo. Erariga nebulo, bruna mallumo, glita koto, kaj povas ŝajni ke vi estas sola sur via nigra vojo, sed — returnu la kapon, kaj koro via trankviliĝos, ĉar mi ĉiam estos kun vi. Granda. Forta. Plenkreska. Tiu, kiu neniam vin forlasos — nek por ĉiam, nek por iom da tempo. Eĉ kiam mi forestas, sciu, ke mi pensas pri vi, mi elkondukos vin el sakvojoj kaj marĉoj, mi konsilos, kion fari kaj kia esti, mi venos kaj savos. Ĉu vi komprenas?..

…La kontraktinto kompreni ne volis. Li traktis la maljunegan demonon kiel rubon sub la piedoj, ĉikanis iun bagatelon, iomete similan al eraro, koleradis, kiam io iris kontraŭ liaj deziroj, kaj al provoj lernigi pri vivo respondadis per nenio krom etaj sed inĝeniaj molestoj, tute ne per kresko de konfido. La demono pacience atendis, ĝis la mastro konscios sian feliĉon kaj ĉesos rigardi lin kiel malbone dresitan beston. La pacienco ĉesis, kiam tiu subite decidis elekti ankoraŭ plurajn servistojn laŭ sia bontrovo. Tiuj ja reale estis dresendaj — kaj okupiĝi pri ĉi tio estis devigita tute ne la mastro, — sed tamen li estis kontenta pri ili pli, ol pri la sola portanto de komuna saĝo sur la teritorio de la bieno.

***

Kial — ĉi tiu demando neforpeleble pendis antaŭ la demono. Kial. Por kio. Kie estas la logiko. Kion fari kaj kiu kulpas*. Ĝis foje, ripozante, post vica labortago, en la postkorto, brakumante katon, venigitan iam far de unu el la servistoj, la demono ekvidis en ĉi tiu ĥaoso sistemon. Kaj li denove mense diris: «Aha…»

Kia utilo estas en ankoraŭ unu plenkreskulo? La knabo konstante jam devas troviĝi inter ili, malproksimaj kaj proksimaj (tiaj kiel ekzemple ambaŭ liaj tre rimarkindaj onklinoj), estas kompreneble, ke la statuso de malgranda kaj naiva iĝis por li teda ĝis abomeno, kaj eĉ se ankaŭ fari adoltan laboron por li ne estas ĝojo, en karaktero de infano li ĉiaokaze estas devigata tiregi sin alten. Ne, li bezonas iun… pli malgrandan. Ne malforta, simple subigita. Tamen ankaŭ ne tia, kiel la tri stultuloj, semantaj detruon pro superabundo de bonaj intencoj. Ne, neniaj intencoj, neniaj superabundoj, la respondo ĉiam troviĝis tute proksime, en la patosaj paroloj de la knabeto mem, necesis nur aŭskulti ĝin.

Rigardu la mondon. Ne deŝiru de ĝi la okulojn — verŝajne, ĝi estas reale danĝera, tiu sorĉita arbaro, tra kiu vi iras al la celo. Vi ne bezonos rigardi min. Mi estas ĉi tie. Mi estas kun vi. Mi estas via. Via armilo, via ŝildo kaj glavo en unu persono. Ĉu vi vidas ĉi tiujn homojn — ili estas neprognozeblaj. Kaj insidemaj kaj malsaĝaj moviĝas al siaj celoj, kaj vi estos devigita streĉadi ĉiujn viajn fortetojn, por diveni tiun ĉi moviĝon kaj regi ĝin. Kiam ne estas danĝero, vi povas malstreĉiĝi inter ilia tumulteco, sed en gravaĵoj vi povas fidi nur vin mem, do, sekve, min. Ĉar mi estas daŭrigo de via mano, kaj nur unu afero ĉi tie povas esti neantaŭvidebla — via propra scipovo min uzi, scipovo fari ĝustajn demandojn kaj doni ĝustajn ordonojn. Sed vi ja ĉiam estis bona lernanto, ĉu, mastro?..

…La kontraktinto lerni ne deziris. Vorte li estis kontenta pri la kunmetiĝinta situacio, sed obstinaj rigardoj, tro pene kaŝataj planoj kaj amaso da mensogo pri propraj sentoj parolis per si mem. Kaj por li, kompreneble, ne estis grave, ke la demono, ankoraŭ esperanta iam pasigi ĉi tiun kontrakton kiel decas, pro ĉi tiu kolizio de evidentaĵoj simple freneziĝas.

***

Tiel daŭris ĝis la tago, kiam la demono, preparinta la mastron por vica modere danĝera vojaĝo, renkontis kelkajn severajn riproĉojn de.. iuj konatoj. Memorigantaj, ke fakte li estas ne nur demono, sed ankaŭ ĉefservisto. Kaj tiam la demono — kaj ĉefservisto — denove diris sian komprenan «Aha!» Ŝajnas, ke eĉ voĉe.

Nenio pli necesis krom iomete ŝanĝi la prioritatojn, eĉ logikon li ne devis oferi, kaj jen ĉiuj antaŭaj hipostazoj konvene kunknediĝis en unu, vokegantan plene ekfidi ĉi tiun potencan, saĝan kaj tutanime sindonan al la mastro estaĵon. Ja vere, pro kia kialo dektrijaraĝa (kiel flugas la tempo!) knabo ekflamos per iaj ajn sentoj al sensenta ekzistaĵo? Kaj tute alia afero estas ekzistaĵo, kiu zorgas. Al kiu ne sufiĉas, ke tiu ĉi valora animo hazarde ne eliru el ĉi tiu fragila korpo antaŭ ol la transakcio estos finita. Kiu tute ne dividas la mastron en animon kaj korpon, ĉar ne dividas ilin la mastro mem.

Estos neniaj belaj vortoj kaj logikaj argumentoj. Vi ja mem ĉion scias, vi mem aŭdis tiun interparolon en la koridoro, mi ne havas kialojn ion kaŝi aŭ distordi, vi — kialojn min ne kredi. Mi estas tio, kio mi estas. Mi neniam iĝos homo, sed ankaŭ neniam faros al vi kaj via familio senbezonan doloron — ĵuste pro tio, ke mi ne estas homo. Mi simple estas diable bona ĉefservisto, ridinde, sed reale estas tiel. Mi plenumas viajn ordonojn, protektas vin, kaj mi neniam mensogas. Vi ja mem ĉi tion jam scias, simple ekkredu tion, kion vi scias. Simple. Ekkredu.

…La kontraktinto kriskoldaĉis lin pro la provo fariĝi pli karesa, kaj poste… Poste ĉio iris kiel antaŭe. La imaga paĝo en la imaga notlibreto, kie, ŝajnis, estis tuj aperonta la aspirata hokrimarko, neniam estis ŝanĝita, kaj li estis devigita denove ĝin enpoŝigi kaj, kun ĉagrenita suspiro, daŭrigi servi laŭ aliigitaj reguloj al nealiiĝanta mastro.

***

Kaj poste ĉio elreliĝis kaj frakasiĝis kontraŭ la senkompata realo, kiu tiel amas ridi pri promesoj kaj devontigoj, pri ĉiaj «mi neniam». La realo, kie oni ankoraŭ povas sukcesi, malgraŭ propra duonsvena stato, ne lasi la mastron falegi de la preskaŭ duetaĝa alteco sur pargeton (kvankam uzi por moligo de falo sin mem estas treege senefikeca decido, kaj malagrabla, ege), sed jam ne sukcesos oni plenumi gravan ordonon aŭ protekti de senbezonaj suferoj. Ĉar oni estas por nenio taŭga stulta demono, malforta armilo, malbona ĉefservisto, kaj je oni neniu kaj neniam pli kredos — eĉ oni mem.

«*********** **** ********, — mense stertoris la demono, haltiĝante sur la pobo de la dronanta ŝipo kaj konsciante, ke nun al li restas nur plenforte ĵeti la mastron trans la randon. — ******** *******! — aldonis li, plonĝante post li en glacian salan akvon. — ***** *** ******* **************, — elspiris li sensone, vidante, kiel el profundoj de la oceano kontraŭ ilian boateton proksimiĝas armeo de vivaj malvivuloj. Kaj, antaŭ la mateniĝo finmortiginte lastajn zombiojn kaj sen fortoj falinte surgenue, resumis: — ********* ĝi ĉio **********. Sufiĉe».

Sufiĉe da ŝajnigado. Sufiĉe da ĉiuj tiuj «Kia mi estus ĉefservisto de la familio Fantomhajvo, se ne…» — se mia mastro ne sidus nun en soleca savboato, tramalsekiĝinta kaj trafrostiĝinta ĝis ostoj, kovrita de batvundoj kaj malpuraĵo, fiaskiginta ankoraŭ unu gravan aferon kulpe de mi. Iru ĝi nenomeblen, la konfido al mallumaj ekzistaĵoj, iru la decaj belaĵoj kaj la antikvaj tradicioj de kontraktplenumado. Mi — ŝuldas formalan plenumon de kondiĉoj, la homo — la animon. Mi revenis en ĉi tiu nokto al la komenco, kiam ĉio estis simpla en via malamo, do fariĝu la nuno samtia, mi konsentas. Kaj la notlibreto jam delonge elĵetendas, post ĉio ĉi tio ĝi evidente malsekiĝis, disŝiriĝis kaj malpuriĝis, kvankam imaga. Ĉu bone?..

Kiam la gratita kaj frostiĝinta kontraktinto, kun iom da konfuzo eksplorrigardante la mutilitan demonon, sciigis, ke fakte li certe ne sentas ofendiĝon, kaj la aspekto, nekonvena por ĉefservisto, ne estas problemo kaj reĝustigeblas per unu aŭ du tagoj da ferio, — la demono tute ĉesis kompreni ion ajn.

Ili estis sidantaj en la malbonsorta boato, singarde alpremiĝinte unu al la alia, kiel du frostiĝintaj erinacoj, kaj la demono ekpensis, ke fojfoje malpli oni devas pensi. Ĉiuflanke, homoj konfidas eĉ al homoj. Sen entranĉitaj en la korpon sigeloj kaj diable severaj kondiĉoj, sen supernaturaj kapabloj kaj mallumaj ruzaĵoj. Simple ĉar ĉi tiel okazas. Kiu komprenas ĝuste kiel, kaj ĉu necesas kompreni.

Kaj ĉu ankaŭ decas, ke tio okazu ne nur kun homoj, aŭ ĉu ne decas — sola diablo scias. Sed dubinde, ke li pri ĉi tio detale rakontos.

Notes:

* Kion fari kaj kiu kulpas — la titolojn de du klasikaj romanoj, «Kion fari?» de Nikolaj Ĉerniŝevskij kaj «Kiu kulpas?» de Aleksander Herzen, duope aŭ kun ankoraŭ unu simila frazo, — tiel nomataj «eternaj rusaj demandoj» — ofte estas citataj kune.