Work Text:
Ŝi jam estis ŝlosonta la pordon, kiam al ŝi alproksimiĝis ia figuro. Jes, ĝuste ĉi tiel ŝi lin por si difinis — ne «persono», sed «figuro». Malklaraĝa, kun la hararo de nekomprenebla helaĉa koloro (ke li simple estas preskaŭ grizhara, Midori komprenis ne tuj), kun malbrilaj kurantaj okuloj kaj necertaj movoj, ia tute malrekta… Unuvorte — ankaŭ ĉi tiu marko rapide troviĝis kaj jam ne estis degluiĝonta — prembatita.
— Ĉu al mi vi venis? — precizige demandis Midori.
— Jes, — kapklinis la vizitanto. La voĉon li havis, kontraŭe al la unua impreso, plaĉan, kaj ankaŭ la mieno reale fariĝis por momento tre afabla, tiel ke Midori eĉ iel ekhontis pro tio, ke ĉi tiu «prembatito» povas esti tute simpatia homo, ne ĉesante samtempe esti tamen… prembatita. — Pardonu pro la ĝeno, kaj pro tio, ke mi aperis ĉi tiel malfrue en ĉi tiaj tempoj… Mia veno, vidu, koncernas laboron. Via firmao serĉas programiston, do…
— Ehe, kompreneble. Eniru. — Midori denove malfermis la pordon kaj enlasis lin. — Kiel vi vidas, firmaon ni havas… nu, jen ĉi tian firmaon. Ne plej brilan.
— Ne gravas, por mi ĝuste sufiĉas, — ridetis la vizitanto, rigardante ĉirkaŭen. Midori kuntiris la brovojn. De pretendanto pri laborposteno aŭdi per malkaŝaj vortoj, ke kaj la firmao, efektive, aĉas, kaj li mem kiel laboronto por nenio taŭgas, — tio ĉi Iom malentuziasmigas. Kvankam, nature, estis ankoraŭ espero, ke la prembatito parolas pri io alia, ne povus ja li montri tian evidentan malĝentilecon kun tia ĉi reva rideto. Sed, aliflanke, ne povus ja li serioze rigardi kiel feliĉon la starantan en malvarma angulo tute malnovan komputilon, al kiu krome, kiel ĉi tie oni nemalofte kutimis fari, estis alŝovitaj tri ne enspaciĝintaj en la ĉefa tenejo kestoj kun pomoj.
— Do, vi estas programisto?
— Io simila. Kaj ĉe vi kiu lingvo estas uzata?
Tamen fari ĉi tiajn demandojn tro frue kaj detrui la tutan interparolplanon — tio jam estas malnobla. Kaj respondecenda.
— Bitton, — eligis Midori la unuan vorton, kiu venis en la kapon.
— Admirinde, — la vizitanto ridetis per anguleto de la lipoj. — Mia plej ŝatata programlingvo.
Midori morne levis al li la okulojn:
— Ĉu vi ĉi tiel ŝercas, mi esperas?
— Kaj vi?
Li elturniĝis ja. Nekompreneble kiel, sed li elturniĝis. Fek’, Midori eĉ komencis senti al li ian simpation. Ne nuligantan la fakton, ke tiu ĉi ulo, plej verŝajne, estis programisto neniam. Restis nur iel eltiri el li la konfeson pri tio kaj forsendi. Ĉu dokumentojn, eble, montrigi?
Dum Midori pensis, la vizitanto denove ekridetis, ĉi-foje konfuzite, kaj diris:
— Mi forgesis min prezenti. Pardonu. Jagami Lajto, skribite kiel…
Por Midori estis tute egale, kiel lia nomo estas skribita. Ŝi tute egale ne planis ĝin ien enskribi. Rapide prezentinte sin responde — Nakano Midori kaj tiel plu, — ŝi demandis:
— Do, kio tamen estas pri programlingvoj?
— Nu, lingvon nomatan «Bitton» mi, nature, ne scias. Iun alian, eĉ se mi ne posedas ĝin nun, mi scios post tri tagoj.
— Ĉi tio ne estas serioza…
— Tamen ĝuste ĉi tio estas tute serioza.
— Vi ja neniam laboris kiel programisto, ĉu?
— Neniam. Kaj ankaŭ kleron specialan mi ne havas.
Midori elspiris. Ŝi jam ne esperis, ke tiu ĉi ulo konfesos tiel rapide kaj tiel plene.
— Kompreneble, viaj decidoj indas respekton, sed… vi ja ne nepre bezonas komenci vian… hmm… karieron ĝuste en mia firmao, ĉu?
— Sed ankaŭ kial ne en ĝi? — Ne, tiu ĉi ulo estis tamen ne tiom prembatita, kiom nekredelbe, nehome senhonta. — Mi vere enamiĝis je ĉi tiu subetaĝo kun kestoj. Kaj se vi estas kontraŭ neprofesiuloj… Ĉu vi juriston ne bezonas? Okaze.
— Kio?
— Tio tute konformus al mia klero. Mi havas altklasan, parenteze.
— Mi ĝojas pri tio.
— Estas nenio priĝojinda, fakte.
— Fakte, ne.
La vizitanto silentis, de lia vizaĝo jam derampis la amikema ridetaĉo, kaj li denove iĝis «prembatito», kaj «figuro» anstataŭ «persono», kaj rigardanta li estis en ia nekomprenebla direkto, oblikve, kaj, ĝenerale, estis enigmo, kion li ankoraŭ ĉi tie atendas — kaj kion atendas Midori mem. Sed kiam ŝi jam tute decidiĝis kaj estis dironta, ke tempas ŝlosi kaj foriri, por unu el ili — sen reveno, tiu ĉi Jagami-kiel-li-nomiĝas denove ekparolis:
— Kaj noktogardisto aŭ io tiaspeca al vi ne estas bezonata?
Midori eĉ vortojn por respondo ne tuj trovis.
— Noktogardisto? Sed vi, vi mem ĉi tion bezonas? Vi esti programisto ja intencis.
— Nu vi ja vidas, ke en mia situacio oni ne elektas.
— Sperton de gardado vi, memkompreneble, same neniam havis.
— Nature.
— Vi ĝenerale estis io ajn? — kolerete demandis Midori kaj tuj bedaŭris siajn vortojn. — Tio estas, kompreneble ke vi estis, sed kio?
— Mi estis… — la vizitanto nervoze ŝultrumis. — Lernejano, studento… Dio. Policestro.
Midori enpense rigardis lin, penante mezuri, ĉu ne estos tamen ŝiaj propraj vivo kaj sano endanĝeritaj, se ŝi provos iel elkonduki tiun ĉi ulon. Kaj tiu, supozeble, juĝis ŝian koncentriĝintan silenton ĝuste, ĉar li ĉesis la listadon kaj diris:
— Vi nun diveni penas, ĉu mia cerbo ne iris promeni?
— Honestedire, jes.
— Do jen, ne dubu: mi estas psike sana. Oficiale. Jam dum duonjaro. Malgraŭ malbona heredo.
— Aha… — Midori suspiris. — Sed ĉi tio ja, kiel vi komprenas, ne signifas, ke mi devas tuj ĝoje dungi vin kiel programiston. Aŭ kiel noktogardiston.
— Mi komprenas. Mi reale havas neniajn kapablojn por laboro kiel gardisto. Nur se la scipovon diveni krucvortojn.
— Kaj… Kaj pri la policestro — ĉu tio estis ŝerco, aŭ…
— Ne ŝerco kaj eĉ ne deliro.
— Kompreneble.
— Deliro estas pri la dio. Oficiale.
— Mi divenis… Sed ĉu neoficiale tio ĉi ne?..
— Ĉio estas en la pasinteco, Nakano-san. Ĉio estas en la pasinteco.
— Mi komprenas…
— Nenion vi komprenas.
Midori timeme rigardis la eksdion, sed aspektis li absolute pace.
— Mi ege bedaŭras, — diris Midori. — Mi pensas, ke vi nepre trovos laboron. Sed nur ne en mia firmao. Ĝi, mi pensas, ja estas tro modesta por eksa policestro.
Ĉu ŝajnis ĉi tio al Midori aŭ ĉu post ĉi tiuj vortoj la okuloj de la vizitanto malice ekbrilis? Sed la respondo ne sonis agresive:
— Mi vere ege volis labori nome ĉe via tenejo. Mi jam pensis — jen, tiel diri, mia sorto estas!.. Sed, kiel vi vidas, mi eraris.
Midori streĉiĝis. Des pli ke ŝi finfine rememoris: antaŭ proksimume kvin jaroj reale estis ia brua kaj fieta historio kun iu granda polica estro, historio ligita ne pli nek malpli ol kun Kira, kaj kio en ŝia tenejeto certe estus superflua — tio estus maniulo, mortiganta aliajn maniulojn. Eĉ se li ne posedis efektive, kiel oni komence sciigadis, supernaturajn kapablojn, nenio malhelpus al li ĉi-foje ekuzi tranĉilon, kutiman kaj nediecan.
Pri tio, ke tiu «mia sorto» povus rilati al Midori mem, ŝi, aprezinde, ne pensis, kaj eĉ ne tial, ke ŝi neniam trotaksis sian — eĉ eldiri ridindus — allogecon por viroj. La maniuleco de la vizitanto evidente estis direktata tute aliflanke, kaj la ebla estro estis por li nure ebla estro, sendepende de la sekso kaj aspekto. Sed tamen imagi la kvietan prembatitan Jagami, kun samtia nervoza rideto enterigantan en ĉi tiu nerimarkinda subetaĝo dekon da pekaj kadavroj, estis tre malkomforte.
— Kaj kio ĉi tie povas esti interesa por…
— Eksaj dioj? — Jagami ridetis. — Vidu… — Li aliris la kestojn; prenis el la supra grandan ruĝan pomon. — Unu el la komponantoj de mia deliro — ege, necesas noti, komplika deliro kaj ege konvinka, kune kun mi ankoraŭ kvin estis kuracendaj de samtiaj viziaĉoj, unu ĝis nun ne resaniĝis… — Ŝajne, li pri ĉi tio eĉ fieras, morne konstatis Midori. — Do, unu el ĝiaj komponantoj estis la ebleco de tio, ke, se mi suprenĵetos pomon… ĝi ekpendos en la aero.
Midori estis konscianta, ke ŝi iom tro atente rigardas la pomon, rigardas tion, kiel ĉi tiu frenezulo, ne ĉesante babili, suprenĵetas ĝin kaj kaptas, suprenĵetas kaj kaptas, kaj ke ĉio ĉi estas reale deliro, kaj ke la sorto de tiuj kvin estas tute ne enviinda, — sed en la momento, kiam ĉe la lastaj vortoj de Jagami ĝi flugis en la aeron aparte alten, la tenejestrino nevole retenis la spiradon.
La pomo falis, surde frapiĝinte kontraŭ la planko, kaj deruliĝis al la muro. Ili ambaŭ per la rigardo sekvis ĝian falon — Midori kun stulta desapontiĝo, Jagami kun malestima malgajo. Poste li aldonis:
— Sed ĉi tio jam tre longe ne okazis, — kaj iris al la pordo, mallevinte la kapon. Al Midori estis klare, ke haltigi lin ne necesas. Maksimume ŝi povis deziri bonŝancon.
Restinte sola kaj klakturninte la seruron deinterne — ial ŝi tre volis, ke inter ŝi kaj tiu Jagami estis ŝlosita pordo, kaj ne volis eliri en la urbon, tra kiu estis iranta li, — ŝi longe staris en la kabineto, stulte rigardante ien en la angulon. Poste ŝi levis la pomon. Mekanike forviŝis de ĝi polvon.
Kaj, sin mem timante, suprenĵetis alten al la plafono.
