Actions

Work Header

Tria Rado en la Rapida Strateto

Summary:

Eble Sonik ne estas genio kiel lia frateto, sed eĉ li povas rimarki ke estas io, kio okazas inter li kaj ilia enamiĝema rozkolora amikino.

Notes:

Work Text:

"Kaj tiam mi eltrovis ke Zeŭso fakte estas mia patro!"

"Tio estas nekredebla, Sonik."

Estis suna tago en la Mistikaj Ruinoj. Silento regis tra la plejmulto de la loko, krom unu sola konstruaĵo, kie la sonoj de turniĝantaj ventumiloj kaj sonorantaj metalaĵoj estis aŭdeblaj.

"Absolute, ĉu ne? Kaj post tio, Hermeso defiis min pri konkurso ĉirkaŭ Olimpo por provi ĉu mi povus venki kontraŭ dio, do kompreneble mi... Telzo? Telzo, ĉu vi aŭskultas?"

Li palpebrumis, turniĝante foren de sia laboro kaj al sia amiko kun embarasita rideto. "Mi pardonpetas, Sonik. Ĉu vi povas ripeti tion?"

Sonik levis brovon. "Vi scias, vi estas sufiĉe trankvila por iu, kiu aŭskultas pri kiel lia plej bona amiko savis la Grekan Panteonon."

"Estas nur ke... nu... vi jam rakontis al mi ĉi tiun rakonton."

"Kio? Sed ĝi efektive ĵus okazis!"

"Sed vi ja jam rakontis ĝin," li insistis. "Ĉu vi memoras? Pri kiel vi falis en libron kaj eltrovis ke vi estas la elektita heroo, destinita por savi la mondon..."

"Ĉu? Ne, tiu estis la fojo kiam mi estis la vera Reĝo Arturo!"

"Ĉu vere? Kaj kio pri la spirito kiu plenumas dezirojn?"

"Tio estis malsama libro!"

"Malsama libro, en kiun vi falis...?"

La du amikoj fiksrigardis unu la alian en silento. Unu aspektis suspektema, dum la alia aspektis pli kaj pli kolerema.

"Vi ne kredas min, ĉu ne?"

"Mi volas kredi vin, Sonik! Sed rigardu, vi trovis tri malsamajn librojn, kiuj transportis vin al malsamaj mondoj, ĉiuj el kiuj havis malsamajn versiojn de mi kaj la cetero de niaj amikoj?"

"Mi vetas ke Atena Filozofa Telzo kredus min."

Ordinara Telzo rulis siajn okulojn kaj fiksis sian atenton ree al la motoro de la aviadilo antaŭ li. "Se vi diras ĝin, Sonik."

Li suspiris kaj streĉiĝis sur sia seĝo, ripozigante siajn piedojn sur la tablon. "Nu, kion vi faris dum mi forestis, frateto?"

La vidado de lia amiko neniam lasis la maŝinon. "Nenion gravan. Nur laboranta sur la triangulado de la kondukto de kaoso; ĝi fakte estas grava por maksimumigi la aerodinamikan efikon en ritmo kun la forto de gaia. 

"Mmmhmmm." Sonik moviĝis tien kaj reen sur sia seĝo, komencante senti la urĝon por ekkuri denove.

"Mi ankaŭ bezonis aĉeti iujn novajn ilojn por labori sur la stabiligilo; Ejmi fakte konvinkis la vendiston doni al mi rabaton, do mi ankoraŭ havis iom da mono por akiri novajn desegnajn paperojn kaj-"

"Mmm- atendu." Li tuj estis sendita ree al realeco. "Atendu, Ejmi iris kun vi por aĉeti ilojn?"

"Hm? Ho, jes, sed ŝi aliĝis al mi ĉar la vendejo por iloj estis proksima al ĉi tiu nova vendejo por ropo, kiun ŝi volis controli."

"Ha, tio havas pli da senco." Sonik retrankviliĝis. "Kiel mi konas Ejmin, ŝi verŝajne provis ĉiujn, kiujn ili havis disponeblaj," li ridaĉis.

"Ĝi certe sentis kiel tio," Telzo suspiris. "Mi ĉesis kalkuli post la dudeka vestaro, kiun ŝi montris al mi."

Li reatentiĝis al la vulpo. "Ejmi... pozis por vi?"

"Jes." Telzo ne rimarkis lian surprizon. "Ŝi faris tion ĉiujn fojojn kiam ni butikumas."

"...ĉiujn fojojn, vi diras? Kaj, kiel ofte vi du butikumas kune?"

"Um, proksimume unu fojon dum ĉiu sezono? Mi ne eĉ aĉetas ion ajn por mi mem; ŝi simple volas ke iu diru al ŝi ĉu la ropo aspektas bone aŭ ne."

"Komprenite. Kaj tiu ulo estas vi?"

"Estas surprize, ĉu ne? Modo ne ĝuste estas mia fako. Ŝi diras ke mi pasigas tro da tempo en mia laboratorio, do mi supozas ke tio estas ŝia maniero de igi min iri eksteren."

"Mi vidas..." Sonik estis eltrovanta ion tute novan pri sia malnova amiko. "Kion alian Ejmi faras por igi vin eliri el la laboratorio?"

Li fiksis sian atenton sur la Ciklono, prenante boltilon el sia garnituro. "Hm... ŝi venigas min al restoracioj, piknikoj, la marbordo, tiaj aferoj."

La okuloj de Sonik larĝiĝis antaŭ ol lia vizaĝo ŝanĝiĝis en unu el siaj regularaj ridetaĉoj. "Mi estos honesta, amiketo. Se mi ne scius pli bone, mi dirus ke la du el vi estas amrendevuantaj unu la alian.

Telzo preskaŭ faligis la boltilon, turniĝante al sia amiko kun ruĝa vizaĝo. "K-kio?"

"Mi ĉiam sciis ke vi havis ĝin en vi." Li gratis sian nazon kun ridaĉo. "Vi heredis ĝin de mi; bonŝanco kun la virinoj fluas en la sango de via fratego."

"E-ejmi kaj mi ne estas amrendevuantaj unu la alian! Kial vi pensus tion?"

"Vi ĵus diris al mi kiel vi du faras ĉiujn ĉi amrendevuojn-"

"Tiuj ne estis amrendevuoj," Telzo interrompis lin. "La situacio estas kiel mi diris, ŝi nur estas provanta igi min eliri el la domo pli ofte."

"Se vi diras ĝin, Romeo," Sonic ridetis.

Li rulis siajn okulojn. "Vi estis leganta tro multe."

"Vidu, amiko, vi estas la inteligentulo. Kiel vi ne povas vidi tion, kio estas ĝuste antaŭ vi?"

"Estas nenio por vidi," diris Telzo. "Ejmi simple estas kompatema, vi scias tion."

"Bone, tiam, kiel pri ĉi tio?" Sonik metis siajn kubutojn sur siajn genuojn. "Diru al mi kion vi du faras kune. Ni decidu ĉu ŝi amas vin aŭ ne."

"Mi jam diris al vi ke ŝi ne amas min."

"Diru ĝin, tiuokaze."

Telzo provis ignori sian amikon kaj atentiĝi al sia laboro. Tamen, la memkontenta esprimo en la angulo de lia vidado estis simple tro multe.

"O kej, bone!" Li faligis sian boltilon sur la tablon, turniĝante por tute alfronti Sonikon. "Ŝi, nu... ŝi kelkfoje vizitas min kaj venigas ion, kion ŝi kuiris aŭ bakis."

La moketanta rideto antaŭ li igis lin daŭrigi. "S-sed tio estas ĉar kelkfoje mi estas tro atentigita de projekto kaj mi forgesas manĝi!"

"Bone, tio estas vera." Ankaŭ Sonik devis certigi kelkfoje ke lia frateto manĝis ion krom mentajn dolĉaĵojn dum la tago. "Kion alian?"

"Ŝi... ŝatas venigi filmojn por ke ni spektu, kelkfoje."

"Filmoj? Mi neniam vidis vin resti maldorma post la unuaj dek minutoj de filmo; vi ĉiam endormiĝas."

"Jes, tio estas vera." Lia vidado ekmoviĝis al la flanko. "Mi provas resti maldorma por ŝi, sed mi ĉiam vekiĝas post kiam la filmo finiĝas, kun mia kapo sur ŝiaj genuoj. Liaj vangoj estis rozkoloraj, liaj vostoj volvitaj.

Li returniĝis al Sonik, liaj brovoj sulkiĝantaj pro lia larĝiĝanta rideto. "Ŝi ne amas min tiele," li insistis.

"Ĉu vi certas?"

"Nu, en la okazo se vi forgesis, Ejmi ne estas ĝuste subtila kiam ŝi estas interesita en iu. Se ŝi volus esti kun mi, ŝi dirus tion."

"...nu," Telzo havis sencon. Ĉu ĉi tial li rifuzis indiki ion ajn? "Eble ŝi ŝanĝis siajn metodojn, ĉu ne?"

"Estas pli facile kredi vian rakonton pri la libroj.

Sonik sulkis la brovojn. "Vi fariĝis sufiĉe sarkasma ekde vi akiris koramikinon."

"Mi ne havas koramikinon!"

"Telzo kaj Ejmi, sidantaj sur arbo, K-I-S-" Lia rimo estis interrompita kiam li bezonis eviti boltilon, kiu venis al lia kapo.

"Ĉesigu tion!"

"Mi sciis ke amo estas blinda, sed ne ke ĝi ankaŭ estas maltrafema!" li kriis dum li ekkuris.

Sonik ĉirkaŭiris la laboratorion, evitante kelkajn diversajn ilojn antaŭ ol ekkureganta al la vastaj Mistikaj Ruinoj. Li sciis ke Telzo ne serioze provis dolorigi lin, sed estis pli bone eliri antaŭ ol li elmetis la aferojn, kiuj povus fari tion.

Dum li etendis distancon inter li kaj la konstruaĵo, Sonik komencis pensi pri ĉio, kion li lernis. Je unu fojo dum liaj multaj veturoj kaj aventuroj, Ejmi fariĝis intersita en lia frateto, eĉ se li ne jam konstatis tion.

Li... ne estis certa pri tio, kion li pensu pri ĝi. Telzo klare sentis ion por ŝi, kaj ŝi ŝajnis prizorgi lin, sed...

Eble ĝi estis paranojo de esti lia fratego, sed Sonik decidis fari mallongan vojon al la apartamento de Ejmi por ke li parolu kun-

"Sonik!"

"Ŭaŭ!"

Li saltis al la flanko, batante ŝtonegon je la maksima rapido en disigita aro da ringoj.

"Ho mia Gaia! Ĉu vi estas bone?" La knabino, kiun Sonik preskaŭ batis, kuris al li, helpante lin stariĝi.

"Aŭ, jes... mi simple ne estis atentigita pri tie, kien mi iris. Kiel vi fartas, Ejmi?"

Ejmi surhavis sian klasikan normalan vestaron, kun la aldono de piknika korbo sur sia brako. "Mi fartas bone, dankon! Kio pri vi? Estis iom da tempo ekde mi vidis vian vizaĝon ĉirkaŭ ĉi tie."

"Ho, vi scias kiel aferoj estas. Mi simple estis savanta alian mondon de destruo-" Li estis interrompita kiam ŝi brakumis lin ĉe la kolo.

"Vi kaj viaj aventuroj! Ĉu ĝi fakte estis alia mondo aŭ ĉu vi simple 'falis' en alian libron denove?" ŝi ridaĉis.

Kio, ĉu ĉi tio estis privata ŝerco inter liaj amikoj nun? Ŝi lasis lin, kaj Sonik konstatis kiel malsame ĉi tiu brakumo sentis al li. Ĝi estis komforta, sed ne... tro multe, kiel kutime.

"Ĝi ja estis alia mondo..." Liaj okuloj falis al ŝia korbo kaj li memoris la aferon de ĝuste momentoj antaŭe. "Ĉu vi iras por vidi Telzon?"

"Ĉu? Ho, yes! Mi faros piknikon kun li. Vi scias kiel li preferus simple pasigi tagojn senĉese en tiu laboratorio se ni lasas lin." Ŝia voĉo altiĝis en tono kaj ŝia vosto komencis svingiĝi je la mencio de la nomo de lia frateto. Sonik rimarkis ke la maniero, kiel ŝi reagis al Telzo, estis sufiĉe simila al kiel ŝi reagis al li mem en la pasinteco.

"Uh, certe. Cetere, Ejmi, um..." Tio, kion li estis faronta, povus rezulti treege malbone, sed li devis certigi. "Ĉar mi revenis, kion vi pensas pri vi kaj mi farantaj, um, amrendevuon?"

Ŝi palpebrumis. Li atendis la kriojn, la osto-rompantan brakumon, la kisojn... sed ili neniam venis. Anstataŭe, ŝi rigardis foren kaj mordis sian lipon.

"Ho. Mi bedaŭras, Sonik, sed... Mi eble estas enamiĝinta al iu alia ĝuste nun."

Ŭaŭ. Kaj Telzo diris ke liaj libro-aventuroj estis malfacile kredeblaj.

"S-sed bonvolu ne lasi ĉi tion deprimi vin! Vi estas mirinda, kaj multe da knabinoj ŝategus amrendevui vin! Ekzemple, estas tiu lemurino-"

"Bone! Bone, dankon, Ejmi," li interrompis ŝin antaŭ ol ŝi povus daŭrigi. "Um, ĉu Telzo estas la ulo, kun kiu vi estas interesita, ŝance?"

"Ĉu?" Ŝia vizaĝo ekruĝiĝis. "Kiel vi- Mi volas diri, k-kial vi pensus tion? Ĉu li diris ion...?" Ŝia vidado falis al la tero kaj ŝi komencis ludi kun la rando de sia vesto.

…heh.

"Mi nur supozis," Sonik diris kun rideto. "Vi nepre petu al li amrendevuon. Mi havas senton ke li estas enamiĝinta al vi."

"Ĉ-ĉu vere?" ŝi krietis, plena de espero. Sed ŝia esprimo falis unu sekundon poste. "Mi volas diri, mi ne scias... mi ne havas multe da bonŝanco kiam temas pri ĉi tia afero."

Ho.

Ĉu li kulpis pri ĉi tio? Ejmi timis esti malakceptita, kaj Telzo ne kredus ke ŝi amas lin ĝis ŝi mem dirus ĝin. Sonik ne povis ne senti sin kulpa pri la dilemo, en kiu liaj geamikoj estis.

"Aŭskultu, Ejmi." Li metis manon sur ŝian ŝultron. "Vi estas bonega knabino, kaj Telzo scias tion. Nur estu honesta kun li kaj mi promesas ke li ne ignoros viajn sentojn.

Li timis esti kritikita pri lia hipokriteco, sed anstataŭe Ejmi donis al li molan rideton. "Vi pravas. Dankon, Sonik."

Li ridetis reciproke. "Nedankinde. Ĉu vi volas kondukon al la laboratorio?"

"Mi devas malakcepti; mi ne volas ke la manĝaĵo en mia korbo estu tute plaŭdigita kiam mi alvenas."

"Mi komprenas," li ridaĉis. "Bonŝancon, tiuokaze. Ĝis!" Li malaperis de ŝia vidado kun rompo de la sonmuro.

Li daŭrigis sian kuradon tra la Ruinoj, lia menso pensanta pri la juna paro unu fojon denove. Sonik neniam imagis ke lia frateto kaj lia eksadorantino fariĝus duo, sed la destino estis surprize surprizema. 

Simile al kiel li estis destinata por savi Olimpon. Kaj tio fakte okazas. Ne gravas tio, kion ajn oni diras.