Work Text:
La oceana venteto frotas kontraŭ miaj pikiloj. Ĝi estas especiale refreŝiga dum la varmaj noktoj ĉe ĉi tiu flanko de la kontinento.
La brilaj lumoj de la plaĝo estas mia gvid-lumo en la mallumo. Miaj lipoj ekformas rideton dum mi alproksimiĝas al mia celo.
Pli proksimen al vi.
Ĉu vi memoras la unuan fojon kiam ni faris ĉi tion?
Ĝi estis nur kelkaj monatoj post kiam mi unue renkontis vin. Ĉi tiu mojosa junulo, iomete pli juna ol mi, kiu komencis sekvi min post kiam mi savis lin de kelkaj ĉikanantoj. La unua junulo kiu efektive povis sekvi min.
Mi estis surprizegita kiam vi diris ke vi neniam vidis la novjarajn artfajraĵojn. Vi diris ĉi tion al mi nur multe poste, sed la altaj arboj de la arbaroj, en kiuj vi vivis, kaŝis la ĉielon, kaj vi estis tro timigita por iri al la urbeto en nokto, kiu estis tiel homplenigita.
Mi intencis trovi la plej bonan lokon por ni. Ni flugis al la urbo kaj situiĝis sur la tegmento de la plej alta konstruaĵo, rigardante la amason da personoj sube dum ni atendis ĝis la horloĝo atingis dek du.
Kaj tiam ĝi okazis. La spektantaro ekkriis en huraoj dum diversaj koloroj kaj formoj ornamis la nigran noktan ĉielon. Mi kuŝis kaj ĝuis la spektaklon, kiel ĉiuj jaroj, kiujn mi povis memori.
Kaj tiam mi turniĝis al vi.
Mi neniam forgesos la vidon en viaj okuloj. Pura, senmiksa miro, kiel mi neniam vidis antaŭe.
Mi pensas ke tiam estis kiam mi konstatis ĝuste kiel multe ili prenis de vi. Ĉi tiu spektaklo, kiun mi apenaŭ konsideris ĉiujare, kiun mi taksis nur gusteto de la libereco, al kiu mi estis kutimigita mian tutan vivon, estis pli ol tio, kion vi iam ajn estis permesita havi.
Mi memoris ke mi restaris kaj marŝis al vi, zorgante kiam la larmoj komencis ekfali. Mi pensis ke eble la artfajraĵoj estas tro laŭtaj, aŭ io alia estas ĝenanta vin.
Kaj tiam vi donis al mi la plej brilan rideton, kiun mi iam ajn vidis.
Vi dankis min. Pro preninte vin tien, pro lasante vin sekvi min en miaj adventuroj, pro estante via amiko. Vi dankis min, kvazaŭ mi ne farus ĝin denove mil fojojn.
Mi tiam kaj tie decidis ke mi daŭre montros al vi novajn aĵojn, daŭre prenos vin al diversaj lokoj, daŭre faros aventurojn, kaj subtenos vin en ĉiu ebla maniero.
Mi daŭros protekti tiun rideton.
La sono de la refalantaj ondoj estas anstataŭigita de bibelado kaj muziko dum mi alproksimiĝas al la plaĝo. Preskaŭ ŝajnas kvazaŭ estas pli homoj ol sableroj; nepre ne estas spaco por kurado. Sed mi ne planas resti tie, ĉiuokaze.
Mi turniĝas kaj la akvo sub miaj piedoj cedas al monta herbo dum mi supreniras. Por atingi la pinton mi bezonas eviti kelkajn arbojn kaj rokojn, antaŭ ol mi rapidege kuras rekte supren laŭ la monumento el ŝtono.
Grandega homo superrigardas al la urbo, brakoj etenditaj kvazaŭ preta por brakumi la mondon. Kiel ĉiuj jaroj, ni trovas la plej bonan lokon por rigardi la artfajraĵojn kie ajn ni decidas pasigi la festotagojn.
Kaj kiel ĉiuj jaroj, vi venis ĉi tien unue.
“Vi ĉiam alvenas je la lasta minuto,” vi diras de via loko sur la dekstra ŝultro.
“Mi ŝatas igi vin atentema,” mi diras dum mi sidiĝas apud vi. La mola ridaĉo, kiun vi elspiras kaŭzas mian koron flirti.
Ni havas bonan vidon de la grandega ekrano ĉe la plaĝo kie la ĝis-nombrado komenciĝas. Viaj oreloj skuiĝetas kaj viaj vostoj frotas miajn flankojn. Niaj fingroj interplektiĝas dum la komptilo atingas nulo.
Tiel bela kiel ĉiam. Dancantaj lumoj ŝtelas la mallumon de la nokto kaj bonvenas nin en la novan jaron.
Kaj kiel ĉiam, ili aspektas eĉ pli belaj kiam ili estas reflektitaj en viaj okuloj.
Vi turniĝas al mi. Tio estas mia plej ŝatata parto de nia eta tradicio. Kiel mirinda kiel la lumo-spektaklo ĉiam estas, ĝi ne estas komperebla al la spektalo, kiu estas viaj molaj varmaj lipoj.
La artfajraĵo fariĝis pli malpli dampita bruo en nia perfekta eta loko, kiam mi kviete faras la saman promeson kiun mi faris de antaŭ jaroj ĝis nun.
Ke mi ĉiam restos ĉe via flanko.
