Actions

Work Header

Rating:
Archive Warning:
Category:
Fandoms:
Characters:
Additional Tags:
Language:
Esperanto
Stats:
Published:
2016-03-12
Words:
327
Chapters:
1/1
Comments:
4
Kudos:
2
Bookmarks:
1
Hits:
143

Forvojaĝeto

Summary:

Ruĝo, kaj Verdo, kaj somereto.

Notes:

mar'ombrelo = tentacool メノクラゲ
kamp'rato = rattata コラッタ
Kolor'ara = pallet マサラ
Muska = viridian トキワ

parol'at'i = iĝi parolato.

Work Text:

»Ho, Ruĝo!«

Li diras, ĉiufoje, kvazaŭ renkonto kun Ruĝo estas ĉiam neatendite. Ho.

——————————

»Jen, monstro...!« Verdo murmuras, ektusas Ruĝon ĉe lia ŝvitglata ŝultro. Ili kuŝas sur la herbo de la urborando, rigardante tra la akvon ĝis la malklara, koteca fundo. Marombrelo naĝadas, ŝanĉelante al kaj for, senpezaj movoj kiel akvopapilo. Li ektrempas fingron, kiun Ruĝo forfrapas.

Verdo ekrigardas lin, okuloj duonfermaj ĉare la brila suno.

»Ĉu vere supozis ke mi danĝerfarus? Hah!«

Kaj forviŝas la akvon per brosanta tuŝo ĉe Ruĝa kolodorso.

—————————

Ilia malaŭtuna isto estas forpeli la bestojn de la rando. Verdo promenas memkonfide al la herbejo, la senporda loko inter iliaj domoj, kaj rigardas la alrampajn kamporatojn. Li turnas la forpelilon en sia teno, legas la etiketon, kaj ekĝemas laŭte. »Kial ne permesu ilin eniri? Ĉi penado estas ja vane, ĉu ne!«

Sed kiam la ratoj reekloĝis en Ruĝa domo, lia patrino nur pli laŭtigis la televidilon, kaj Ruĝo trovis mordidojn ĉe la kruroj de sia skribtablo.

Verdo ekŝprucigas, kaj nebuleto aeroflosas al la tero. Dekstre-maldekstre, la odoro de nenatureco. »Nu do.« li diras. »Ni konkursu!« kaj skuas la forpelujon obstine dum sia ekkuro.

————————————————

La insula lernejo ne tre bonas, Verdo certigas mallaŭte dum la tagmeza manĝohoro. Aĉjo pliscias. Rimarku, tiuj infanoj ne eĉ scias ke la akvo danĝeras.

Estas nur infanoj, Ruĝo manparolas. Sed kie estas tiujaj vartistoj? Ili rigardas al la ondanta maro, bluverda kaj treege profunda, dum homidoj ŝprucas unu la alian senzorge ĉe la insulorando.

La pramo atendos ĝis la sesa horo. Ili atendos, kiel eksteruloj.

————————————————

Ili forvojaĝas antaŭ ol la dekkvina jaraĝo. Kolorara dialekto velkas al Muska parolomaniero, kiu mem malaperas ĉe la sekva urbo.

Ho, elvenas Kolorara ĉu ne? Diras neniu, ĉar Ruĝo nur manmontras kaj kapsvingas ĉe la aĉetejoj, kaj la parolantoj ne ofte deziras parolati. Krom Verdo, kiua memforta babilo, ekdika dialekto, aperante el la herbejoj kaj kavernoj kaj la proksimaj ĉambroj, ĉiam surprizigos.

Mi reiros hejmen, li ne diras, sed la koloretoj klaras en la voĉo.